Joomla TemplatesWeb HostingFree Money
  • Mažeikių M. Račkausko gimnazija
  • Mažeikių M. Račkausko gimnazija
Klaida
  • Unable to load Cache Storage: database
  • Unable to load Cache Storage: database
  • Unable to load Cache Storage: database
  • Unable to load Cache Storage: database

Partnero de Vilniusa Universitato
Membro de Klubo de Iniciativaj lernejoj
Membro de Asocioj de gimnazioj

MAŽEIKIŲ MERKELIO RAČKAUSKO GIMNAZIO – TRADCIOJN KAJ MODERNECON KUNIGANTA EDUKADA INSTITUCIO

www.rackauskas.lt
Šis el.pašto adresas yra apsaugotas nuo Spam'o, jums reikia įjungti Javaskriptą, kad matytumėte tai
Telefono/fakso (8 443) 26 137
Tel. 8(443) 27 391. Portebla 8 686 76837
Laisves strato 10, LT-89223, Mazeikiai

ESTRARO DE LA GIMNAZIO

Direktorino Asta Žukauskienė, Ia kvalifika kategorio de gvidantoj

Vicedirektoroj por edukado:

Janina Palenskienė, Ia kvalifika kategorio de gvidantoj,
Lena Krigelienė, Ia kvalifika kategorio de gvidantoj
Laimonas Terasius, Ia kvalifika kategorio de gvidantoj

Nia gimnazio estas aktiva lernejo kiu strebas, ke akiritaj scioj havu la reehon en la vivo. Ni ĝojas kaj fieras pri niaj akademiaj atingoj: pri la rezultoj de ŝtataj maturegzamenoj, pri la venkoj en ŝtataj konkursoj pri biologio, ĥemio, matematiko, angla kaj rusa lingvoj, pri scio de antikva kulturo kaj latina lingvo, pri gajnoj en internaciaj konkursoj „Kanguruo“, en tutŝtata ekzameno de Konstitucio, pro gajnintoj en konkursoj de ekonomiko, etnografio, verkado de literaturaj eseoj, laboroj de junaj filologoj, laŭreatoj de nacia konkurso „Dainų dainelė“ (Kanteto de kantoj“) kaj venkintoj de konkursoj pri arto kaj teknologioj, korbopilkaj kaj piedpilkaj ludoj.

Por ni estas tre karaj kaj flegataj la tradicioj de pasinto ankaŭ ni kreas la novajn tradiciojn en gimnazio. Nia gimnazio estas tiu loko kie oni sentas sin bone.

INSTRUISTOJ

En gimnazio laboras 56 instruistoj

6 instruistoj ekspertoj

36 instruistoj – konsilistoj

12 ĉefinstruistoj

2 instruistoj

Instruisto eksperto pri litova lingvo Martynas Januška estas honorogita per medalo de la IIIa grado de Litova Grandduko Gedeminas, li ricevis la titolon de „Instruisto de la jaro“, ankaŭ la regionan premion nomumitan „Premio je nomo de verkistino Šatrijos Ragana kaj de Regiona kulturo.“ Instruistino–ekspertino de litova lingvo Laima Skabickienė estas rekonita kiel „Instruistino de la jaro“ kaj laŭraetino de regiona premio de Šatrijos Ragana. Instruistino- ekspertino de litova lingvo Romualda Žilinskienė kaj instruistino-ekspertino pri biologio Eugenija Janina Žemgulienė pro la evoluado de infanoj kiuj havas certajn kapablojn meritis premiojn de subtena kaj bonfara fonduso de Mstislav Rostropoviĉ.

PAŜOJ DE LA HISTORIO

En 1919 laŭ la ordono de direktoro de fako pri Litova Edukado en Mažeikiai estis fondita la unua altigitnivela litova lernejo kiu nomiĝis „La kvarklasa mezlernejo de Mažeikiai“. La estro de la lernejo estis Petras Bimba.

En 1923 lernejo ricevis la statuson de progimnazio, direktoro estis Merkelis Račkauskas. Pro lia iniciato en 1925 lernejo ricevis la statuson de gimnazio.

En 1949 gimnazio iĝis mezlernejo.

Ekde 1970 jaro lernejo nomiĝis „La 1-a mezlernejo de Mažeikiai“, ekde 1994 estis nomita Mezlernejo de Merkelio Račkausko.

En 1996 lernejo ricevis la statuson de gimnazio.

En 2013 kun la 87-a abiturientiga grupo lernejon finis la 5000a lernanto.

Projektoj

COMENIUS (en Esperanto) La diversaj profesioj – transformi la provokojn en eblecon realigi siajn revojn.

• NORDPLIUS JUNIOR Sinsekva kaj pionira formado de entreprenemo.

• Kreado de modeloj por observado de edukado al kariero kaj disvastigo en ĝenerala edukado kaj profesia instruado.

• Impulsoj de supera kulturo por lernejoj.

• ESF - Eŭropa socia akademio

• T-Klaso

• Akademio de egalaj eblecoj. Akceptu. Kuraĝigu. Ŝanĝiĝu.

• OLWEUS sistemo garantianta kvaliton de prevento de primokoj

Mažeikių Merkelio Račkausko gimnazio kongruante kun la normoj de Olweus programo pri prevento de primokoj kaj normojn kiuj garantias funkciadon de la sistemo ricevis la nomon Olweus lernejo por la jaroj 2013-2015.

MEMESPRIMADO DE LERNANTOJ POST LECI0NOJ

En gimnazio aktivas sin gvidanda institucio de lernantoj „La junaj ĵurnalistoj de gimnazio eldonadas gazeton „Atošvaistė“ („Rebrilo“), funkcias la artaj grupoj de gimnazistoj: vokala ensemblo de knabinoj „Incanto“, vokala ensemblo de knaboj „BROS“, estrada ensemblo, grupo de moderna danco “Allegro“, studgrupo de arto, dezajno, teartumado, teamoj de korbolpilko kaj retpilko, rondetoj de junaj landesploritoj, landdefendantoj, ekologoj, piligrimoj, Esperanto kaj aliaj rondetoj de neformala edukado. Ni strebas al diverseco de kleriga, kultura, projekta agado. Krom tradiciaj aranĝoj de lerneja neformala edukado okazas aranĝoj destinitaj al specifaj ecoj de nia gimnazio, tiuj kiuj donas la enhavan sencon al la nomo de gimnazio, al flegado de kultura kaj historia memoro. Ni partoprenas en la kultura vivo de distrikto Mažeikiai: koncertoj, literaturaj aranĝoj, solenaĵoj de ŝtataj festoj, ekspozicioj, sportaj eventoj, filantropiaj agadoj.

 
E-dienynas
Gimnazijos laikraštis
Renginių akimirkos
Olweus mokykla
www.tinklas.lt
Reklaminis skydelis
ebooks.mruni.eu
Lankytojų skaičius
Mes turime 117 svečius online