pri ni

Partnero de Vilniusa Universitato
Membro de Klubo de Iniciativaj lernejoj
Membro de Asocioj de gimnazioj

 

MAŽEIKIŲ MERKELIO RAČKAUSKO GIMNAZIO – TRADCIOJN KAJ MODERNECON KUNIGANTA EDUKADA INSTITUCIO

www.rackauskas.lt
rackauskogimnazija@gmail.com
Telefono/fakso (8 443) 26 137
Tel. 8(443) 27 391. Portebla 8 686 76837
Laisves strato 10, LT-89223, Mazeikiai

 

ESTRARO DE LA GIMNAZIO

Direktorino Asta Žukauskienė, 1a kvalifika kategorio de gvidantoj

Vicedirektoroj por edukado:

Lena Krigelienė, 1a kvalifika kategorio de gvidantoj
Laimonas Terasius, 1a kvalifika kategorio de gvidantoj

 

Nia gimnazio estas aktiva lernejo kiu strebas, ke akiritaj scioj havu la reehon en la vivo. Ni ĝojas kaj fieras pri akademiaj atingoj de niaj lernantoj: pri la rezultoj de la ŝtataj maturegzamenoj, pri la venkoj en ŝtataj konkursoj pri biologio, ĥemio, matematiko, angla kaj rusa lingvoj, pri scio de antikva kulturo kaj latina lingvo, pri gajnoj en internaciaj matematikaj konkursoj „Kanguruo“, en tutŝtata ekzameno pri Konstitucio, pro gajnintoj en konkursoj de ekonomiko, etnografio, verkado de literaturaj eseoj, gajnintoj en konkursoj de junaj filologoj, laŭreatoj de nacia konkurso „Dainų dainelė“ (Kanteto de kantoj“) kaj venkintoj de la konkursoj pri arto kaj teknologioj,  pri atingoj en korbopilkaj, retpilkaj kaj piedpilkaj ludoj.

Por ni estas tre karaj kaj flegataj la tradicioj de nia pasinto ankaŭ ni kreas la novajn tradiciojn en gimnazio. Nia gimnazio estas tiu loko kie oni sentas sin bone.

Pli  multe pri la gimnazio bonvolu legi litove en nia elektronika paĝo www.rackauskas.lt  kaj en „Facebook“  paĝo @MerkelisRackauskauskasgymnasium

 

INSTRUISTOJ

En gimnazio laboras 53 instruisto

9 instruistoj ekspertoj

34 instruistoj – konsilistoj

8 ĉefinstruistoj

Sociala pedagogo – konsilisto

psikologo

 

Instruistoj estas la aŭtoroj de  metodikaj eldonaĵoj, de instruaj filmoj, de komputilaj programoj, redaktoroj de sciencaj eldonaĵoj, recenzentoj, iniciatintoj kaj organizantoj de regionaj kaj ŝtataj aranĝoj pri edukado kaj kulturo.

 

GIMNAZIO EN 2017

Gabrielius Buzas trapasis ĉiujn kvin ŝtatajn egzamenojn de maturiĝo (litova lingvo, angla lingvo, matematiko, ĥemio kaj biologio) kun la plej alta poento 100.

Entute 22 gimnazianoj dum la maturegzamenoj  atingis poenton 100. Mezumo de Ŝtataj Maturegzamenoj estas 60 poentoj.

Giedrė Žiulpaitė en internacia konkurso pri biologio gajnis bronzan medalon.

Dum ses ŝtataj konkursoj niaj gimaziantoj iĝis venkintoj, estas gajnitaj la plej altaj lokoj; en konkurso pri biologio – ora medalo, en konkurso pri ekonomiko kaj entreprenado – la 1-a diplomo. En konkurso de Junaj filologoj – arĝenta medalo, en konkurso pri litova lingvo kaj literaturo – bronza medalo, en konkurso pri filozofio – bronza medalo, en konkurso pri desegnarto –bronza medalo.

Urbestraro de la urbo Mažeikiai omaĝis komunumon de la gimnazio per la titolo „Prizorgantoj de la historia memoro“.

Komunumo de la gimnazio atingis la rekordon de amaseco pri rebatado de tenispliketoj.

Ministerio de Naturprotektado Merkelio Račkaŭsko gimnazijon agnoskis kiel la plej moviĝeman lernejon de la lando.

 

PROJEKTOJ

  • ERASMUS+ Saniga vivmaniero kaj domaĝaj kutimoj de adoleskuloj.
  • ERASMUS+ Elektu la profesijon.
  • Influo de H.Ibsen dramo „Pero Giunto“ al muziko, arto kaj literaturo.
  • Programo de honorigo de Edinburga hercogo (DofE).
  • Plivastigo de servoj en neformala edukado.
  • Agado de junularo serĉante la sekretojn de la kastelmontoj.
  • Projekto de edukado al civitaneca respondeco Ekkonu la ŝtaton.
  • Memregado de la lernataro – iniciatyvaj, agemaj, malfermaj al ŝanĝoj.
  • Regado de projektoj de IT kaj teama kunlaboro.
  • Ekspedicio Ni gardu la memoron.
  • Somera arkeologia lernejo.
  • Esplorlaboroj en edukado pri la naturprotektada scienco.
  • Edukado al uzado de amaskomunikiloj kaj apliko de informatiko.
  • Emocio+
  • Lernejoj – ambasadoroj de Eŭropa Parlamento
  • OLWEUS – sistemo garantianta preventon de mokoj kaj perforto.

 

MEMESPRIMADO DE LA LERNANTOJ  POST LA  LECI0NOJ

En gimnazio aktivas institucio de memeregado de la lernantoj. La junaj ĵurnalistoj de la gimnazio eldonadas gazeton „Atošvaistė“ („Rebrilo“),  funkcias la artaj grupoj de gimnazianoj: vokala ensemblo „Incanto“, vokala ensemblo de knaboj „BROS“, grupo de modernaj dancoj “Allegro“, studgrupo de arto, dezajno, teamoj de korbolpilko kaj retpilko, rondetoj de junaj landesploristoj, turistoj, literaturšatantoj, landdefendantoj, piligrimoj, Esperanto rondeto kaj rondetoj de angla lingvo, entreprenemo, hemikistoj kaj informatikistoj en la kadro de la neformala edukado. Krom tradiciaj aranĝoj de lerneja neformala edukado okazas aranĝoj destinitaj al specifaj ecoj de nia gimnazio, tiuj kiuj donas la enhavan sencon al la nomo de gimnazio, al flegado de kultura kaj historia memoro.  Ni partoprenas en la kultura vivo de distrikto Mažeikiai: koncertoj, literaturaj aranĝoj, solenaĵoj dum la ŝtataj festoj, ekspozicioj, sportaj eventoj, filantropiaj agadoj.